Reforma signalo profundigi la kapitalan merkaton de Ĉinio estas pli kaj pli klara

(GMT+08:00) 2019-09-03 16:12:12     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la Finance Stabiliga kaj Disvolva Komisiono de la ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis, ke estas necese pluapaŝe profundigi la reformon de la ĉina kapitala merkato, por ke ĝi vere fariĝu "antaŭenpuŝilo" akceli altkvalitan evoluadon de ekonomio. Unu semajnon antaŭe la Ĉina Bilo-Inspekta Komitato rimarkigis, ke la ĝenerala projekto pri la reformo de la ĉina kapitala merkato jam baze formiĝis. De tio oni scias, ke la reforma signalo profundigi la kapitalan merkaton de Ĉinio estas pli kaj pli klara, kaj la kapablo de la kapitala merkato pli bone servi al reala ekonomio estas pli fortiĝinta.

La ĉina kapitala merkato, ekde ĝia ekpaŝo en 1990, ĉiam progresas en reformado. Jam en 2004 la ĉina registaro, por antaŭenpuŝi la malfermecon kaj stabilecon de la kapitala merkato, faris projekton en naŭ flankoj kun la celo realigi plenan cirkuladon de la valorpapera merkato. Dek jaroj poste, nome en 2014, Ĉinio prezentis la disvolvoplanon de la kapitala merkato, interalie de la merkatoj akcia, obligacia kaj templima.

Nun la nova reformo de la ĉina kapitala merkato frontas al relative granda necerteco, kiu venas el la ekstera medio; kvankam la tenaceco de la ĉina kapitala merkato kontraŭ ekstera sturmo estas evidente fortiĝinta, tamen nur profundigo de reformo povas rezisti al riskoj kaj disvolviĝi.

Fakte la celo profundigi la reformon de la kapitala merkato estas servi al la reala ekonomio. Nur pluapaŝa reformo en la kapitala merkato povos helpi al entreprenoj pli facile "trovi rimedojn" en la kapitala merkato, kaj ankaŭ nur per tio la ĉina reala ekonomio povos ricevi "senĉesan fonton" el la kapitala merkato.

La ĝenerala projekto pri la reformo de la ĉina kapitala merkato baldaŭ elmondiĝos. Kun antaŭeniĝo de la nova reformo la vigleco, tenaceco kaj kapablo servi al la reala ekonomio estas certe pli alte levitaj, kaj ili kune estas grandaj fortoj akceli altkvalitan evoluadon de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin