Ĉinio portas la respondecon krei la sortkomunumon de nuklea sekureco

(GMT+08:00) 2019-09-03 20:06:07     Redaktoro:Xiong

La 3an de septembro la ĉina registaro eldonis la unuan sintezan dokumenton "Blanka Libro pri Nuklea Sekureco". En la libro oni komplete traktas pri la evolua procezo de nuklea sekureco, la fundamentaj principoj kaj politikoj de nuklea sekureco, la kontrola koncepto, kaj la praktikaj spertoj, kaj eksplikas al la internacia socio la decidemon kaj agadon de Ĉinio intensigi la internacian kunlaboron en nuklea sendanĝereco kaj krei la sortkomunumon de nuklea sekureco.

Ekspluato de nuklea energio estas unu el la plej gravaj sciencteknikaj fruktoj en la 20a jarcento. Sed en la dua mondmilito la uzo de nukleaj armiloj donis al la homaro grandegan militan doloron; la nuklea akcidento de Ĉernobilo kaj la nuklea liko en la Atomcentralo de Fukuŝimo en Japanio faris al homoj seriozan katastrofon, kaj ĉio ĉi tio lasas homojn paliĝi ĉe nura mencio pri nukleo. Kiel fari ekvilibron inter la ekspluato de nuklea energio kaj la garantio de nuklea sekureco ĉiam estas serioza prizorgo de la internacia komunumo.

Por nuklea sekureco ne ekzistas landlimo. Paca utiligo de nuklea energio estas la komuna deziro de la tuta homaro, kaj garantio de nuklea sekureco estas la komuna respondeco de ĉiuj landoj. Fronte al la risko kaj defio de nuklea sekureco Ĉinio daŭre portas sian respondecon, donante saman atenton kaj al la ekspluato de nuklea energio kaj al la sekuerco de nuklea energio, altigante la nivelon de nuklea sekureco en la monda skalo, kaj kreante la sortkomunumon de nuklea sendanĝereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin