Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde, ke la rusa flanko jam sendis al membroŝtatoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) proponon pri kolektiva prokrasto de lokado de mezlongdistancaj kaj mallongdistancaj misiloj.
La novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke Lavrov diris tion dum parolado en la Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj. Li diris, ke la rusa flanko jam informis ĉiujn membroŝtatojn de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, ke ĝi volas prokrasti lokadon de mezlongdistancaj kaj mallongdistancaj misiloj, kaj petas ilin kolektive respondi la proponon, sed la Nord-Atlantika Traktat-Organizo ankoraŭ ne faris jesan respondon.