Ĉinio publikigis blankan libron pri nuklea sendanĝereco

(GMT+08:00) 2019-09-03 11:17:04     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde publikigis blankan libron por konigi sian metodon por nuklea sendanĝereco.

La blanka libro sub la titolo "Nuklea Sendanĝereco en Ĉinio" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por ekspliki la bazajn principojn kaj politikojn de Ĉinio en la kampo, dividi konceptojn kaj praktikojn de reglamentado kaj klarigi ĝian decidon akceli tutmondan regadon de nuklea sendanĝereco kaj la agojn, kiujn Ĉinio prenis por atingi la celon.

La blanka libro diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj, la nuklea industrio de Ĉinio kreskis de nulo, stabile disvolviĝis kaj formis kompletan sistemon, kio faris gravan kontribuon por certigi sekurecon de energio, protekti la medion, plialtigi la popolan vivnivelon kaj akceli altkvalitan ekonomian disvolviĝon. Ĉinio ĉiam rigardis nuklean sendanĝerecon kiel gravan nacian respondecon kaj integris ĝin al la tuta procezo de disvolvado kaj utiligo de nuklea energio. La ĉina nuklea industrio ĉiam disvolviĝis konforme al la plej novaj normoj pri sendanĝereco kaj konservis bonan sekurecan registron, sekvante novig-akcelan vojon de nuklea sendanĝereco kun ĉinaj trajtoj.

Kiel grava rekomendanto, iniciatinto kaj partoprenanto de konstruado de justa, kunlabora kaj reciprokprofita internacia sistemo de nuklea sendanĝereco, Ĉinio faris bonan laboron por certigi sian propran nuklean sendanĝerecon, plenumis siajn internaciajn devojn, kaj antaŭenigis duflankan kaj multflankan kunlaboron pri nuklea sendanĝereco.

La blanka libro diris ankaŭ, ke Ĉinio aktive antaŭenigis la pacan uzon de nuklea energio por la avantaĝo de la tuta homaro kaj dediĉis sian saĝon kaj forton al tutmonda regado de nuklea sendanĝereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin