Xi Jinping letere gratulas ĈIEG pro ĝia 70-jariĝo

(GMT+08:00) 2019-09-04 19:18:46     Redaktoro:Xiong

Okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulleteron al ĈIEG, sincere salutante la tutan personaron pene laborantan en ĈIEG kaj ĉiujn fremdlandajn specialistojn kaj amikojn subtenantajn al la afero de la ĉina internacia komunikado.

En la letero Xi Jinping rimarkigas, ke en la 70 jaroj la Ĉina Internacia Eldona Grupo ludis gravan rolon en la ĉiuflanka komunikado de la disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de Ĉinio, la aktiva akcelado de amika interŝanĝo inter Ĉinio kaj fremdaj landoj, la rakontado de ĉinaj rakontoj, kaj la disvastigo de ĉinaj voĉoj.

Antaŭtagmeze de la 4a de septembro la Ĉina Internacia Eldona Grupo tenis kunsidon omaĝe al sia 70a datreveno de fondiĝo. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Komunika Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, en la kunsido voĉlegis la gratulleteron de Xi Jinping kaj faris paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin