Senditoj de 8 landoj al UN vizitis Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-09-04 13:20:42     Redaktoro:Yu

Delegacio de senditoj de 8 landoj al la UN vizitis la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon en nordokcidenta Ĉinio por pli bone kompreni la atingojn de la regiono en senradikaligo kaj malriĉec-redukto.

La diplomatoj el Jemeno, Gvineo Ekvatora, Mozambiko, Zambio, Eburbordo, Sud-Afriko, Etiopio kaj Zimbabvo vizitis Xinjiang inter la 28a de aŭgusto kaj la 1a de septembro laŭ la invito de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

La kvin-taga vojaĝo alportis ilin al la regiona ĉefurbo Urumĉio, kaj Hotan kaj Kashgar en suda Xinjiang, kie ili vizitis fabrikojn, bazarojn, komunumojn, moskeojn kaj centrojn de profesia trejnado.

Post surteriĝo en la flughaveno de Urumĉio, la delegacio atingis la urban centron, kie ili vizitis industrian parkon pri jado kaj juvelo, kiu kombinas antikvan metilertecon kaj 3-dimensian printadon, kaj kompanion produktantan malkomponeblan plastan tavolon, uzatan por pakado.

Lazaro Ekua Avomo, konstanta reprezentanto de Gvineo Ekvatora al la Ĝeneva Oficejo de la UN, estis profunde impresita de la urba kaj ekonomia disvolviĝo de Urumĉio. Avomo diris, ke kiam li lernis en Universitato Renmin de Ĉinio en Pekino de 1992 ĝis 1998, li sciis nur, ke Xinjiang estas malproksima, subevoluinta loko. Nun Urumĉio impresas lin, ke ĝi ne diferencas de aliaj grandaj urboj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin