Vicestro de Internacia Mona Fonduso urĝas solvadon de komerca konflikto per konsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-09-04 13:21:55     Redaktoro:Yu

Ĝenerala vicdirektoro de la Internacia Mona Fonduso Zhang Tao diris, ke ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj trenas la ekonomian kreskon de la mondo.

Zhang diris tion lastatempe dum ekskluziva intervjuo kun raportistoj de la Ĉina Centra televido. Li vokis ĉiujn flankojn serĉi solvon al malkonsentoj per konsiliĝo en multflanka kadro. Li diris, ke la tutmonda ekonomio estas la ĉefa viktimo de ekonomiaj kaj komercaj konfliktoj, kaj li esperas, ke ĉiuj flankoj komencos veran komunikadon kaj konsiliĝon en multflanka kadro por serĉi lonĝedaŭran solvon, kaj tiel realigi regulajn, travideblajn kaj justajn komercajn sistemon kaj kadron kaj profitigi la mondan ekonomion, inkluzive de Ĉinio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin