Gajninto de Mikronovelo en Belartaj Konkursoj de UEA

(GMT+08:00) 2019-09-04 15:29:17     Redaktoro:祃璟琳

Dum la 104a UK, UEA publikigis la liston de premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, la 25-an de julio. La kvanto de la partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto.

Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: partoprenis 49 verkoj de 30 aŭtoroj el 19 landoj (2 el Oceanio, 6 el Azio, 16 el Ameriko, 25 el Eŭropo).

Verŝajne

de Christian Rivière el Francio

Miaj gepatroj arigis en si ĉiujn homajn kvalitojn. Ili kvazaŭ simbioze kompletiĝis. Objektive, oni almenaŭ rekonu, ke la evidentan senzorgecon de mia patro kompensis la konata memfido kaj efektiva fidindo de mia patrino.

La someron antaŭ mia naskiĝjaro mia patro maltrafis la starton de alloga krozado, en kiu mia patrino estis pasaĝero. Kun sia valizo en mano kaj memriproĉoj en la okuloj li korŝire konstatis, ke la ŝipo jam nereteneble foriras al la oceano.

Kiel konfirmis poste miaj du pliaĝaj gefratoj, se nia patro ne havus tiun fuŝan inklinon maltrafi jen ŝipon, jen nokto-trajnon, jen aviadilon, ni verŝajne estus naskitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin