Novaĵoj  (Sept. 05)

(GMT+08:00) 2019-09-05 16:57:00     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio akcelos emision kaj uzon de specialaj obligacioj de lokaj registaroj por katalizi efikan investon; La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono komencos kvar agadojn por rompi senelirejon.

Ĉinio anticipe asignos parton de la kvoto de specialaj obligacioj de la venonta jaro kaj certigos, ke fondusoj akiritaj el ĉi tiuj obligacioj estas facile haveblaj komence de la venonta jaro por stimuli efikan investon, subteni malfortajn regionojn kaj grandigi enlandan postuladon.

La decido estis farita merkrede en la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang. La kunveno montris, ke ĉina ekonomio subtenis tendencon de ĝenerala stabileco kaj realigis stabilan progreson en la unua duono de ĉi tiu jaro.

Fronte al pli malfacila kaj kompleksa ekstera medio, la registaro devas preni rimedojn por simpligi administradon kaj redukti impostojn kaj kotizojn, plibonigi la komercan medion kaj fortigi la merkatan viglecon.

Ĉefministro Li merkrede prezidis la trian plenan kunvenon de la Ŝtata Konsilio, en kiu la centra registaro decidis nomumi Ho Iat Seng la kvina ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono (MSAR). Ho enoficiĝos en la 20a de decembro de tiu ĉi jaro.

Li diris, ke la centra registaro plu akcelos plenumon de la principoj laŭ la Baza Leĝo, inkluzive de "unu lando, du sistemoj", "makaanoj administrantaj Makaon" kaj alta aŭtonomeco. La centra registaro ankaŭ donos plenan subtenon al la ĉefadministranto kaj la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono en disvolvado de la ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj akcelo de socia harmonio.

Ĉina kaj usona estroj pri komerca intertraktado ĵaŭde konsentis kune preni konkretajn agojn por krei favorajn kondiĉojn por plua konsiliĝo en oktobro.

La konsento estis atingita en telefona konversacio, kiun faris ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, laŭ invito kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona sekretario pri financo Steven Mnuchin.

La du flankoj konsentis okazigi la 13an ĉina-usonan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la komenco de oktobro en Vaŝingtono kaj subteni striktan komunikadon antaŭ tio. Laborgrupoj de la du flankoj faros seriozan konsiliĝon en la mezo de septembro por fari plenajn preparojn por ke la altnivela intertraktado atingu esencan progreson.

Yang Jiechi, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj kenja prezidento Uhuru Kenyatta renkontiĝis merkrede en Najrobio por diskuti pri duflankaj rilatoj.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, transdiris salutojn de Xi al Kenyatta, dirante, ke la pluraj renkontiĝoj inter la du gvidantoj en la lastaj jaroj kondukis la ampleksan strategian partnerecon en la novan epokon. Li diris, ke la pragmata kunlaboro inter la du landoj atingis rimarkindajn rezultojn. La Mombasa-Najrobia Normŝpura Fervojo funkciis bone kaj la Fazo 1 de Najrobia-Malaba Normŝpura Fervojo baldaŭ finkonstruiĝos. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun la kenja flanko en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj kune subteni multflankecon, internaciajn senpartiecon kaj justecon kaj komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Kenyatta siaflanke petis Yang transdoni liajn sincerajn salutojn al prezidanto Xi kaj dankis Ĉinion pro ĝia sindona helpo en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Kenjo.

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam diris merkrede, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono prenos kvar agojn por komenci dialogon kaj trovi elirejon por Honkongo.

En televida parolado, Lam diris, ke unu el la kvar agadoj estas, ke estro pri sekureco de la honkonga registaro prezentos mocion retiri la proponitajn amendojn al la Regularo pri Fuĝintaj Krimuloj kaj Reciproka Jura Helpo en Regularo pri Kriminalaj Aferoj laŭ la Reguloj de Proceduro, kiam la Leĝdona Konsilio rekomenciĝos.

Marde en Londono okazis la Brita-Ĉina Forumo de Komercaj Gvidantoj. Ĉeestantoj de la kunveno opiniis, ke Ĉinio kaj Biritio delonge subtenis bonajn rilatojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj la du landoj profundigos sian kunlaboron sub la situacio de retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

Peter Estlin, estro de la financa urbo de Londono, diris, ke en la pasintaj pli ol du jaroj, Britio kaj Ĉinio subtenis kunlaboron. La duflankaj rilatoj kun longa historio eltenis provon, kaj la du landoj profunde konfidas unu la alian. La duflanka kunlaboro havas naturdotitan avantaĝon. Kun vastigo de la malfermo de Ĉinio, la du landoj disvolviĝos plu en reciproka kompletigo.

Ekonomia kaj komerca konsilisto havanta rangon de sendito de la Ĉina Ambasadorejo en Britio Bao Ling diris en parolado, ke en la lastaj jaroj, ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj subtenis bonan kaj stabilan disvolvadon kaj ludis la rolon kiel stabiligilo kaj akcelilo de la duflankaj rilatoj. Bao aldonis, ke financa kunlaboro estas grava parto de la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj rikoltis riĉajn fruktojn.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris merkrede nokte, ke Irano grandigos siajn nukleajn esploradon kaj disvolvadon ekde la 6a de septembro.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Rouhani diris en gazetara konferenco, ke Irano nuligos la limigojn de la nukleaj esploraj kaj disvolvaj agadoj, starigitaj de la nuklea interkonsento en 2015, konata ankaŭ kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Rouhani diris, ke la Irana Atom-Energia Organizo estos devigita tuj komenci esploradon kaj disvolvadon de ĉiuj teknikaj bezonoj de la lando, kaj flankenmetos ĉiujn promesojn pri nukleaj esplorado kaj disvolvado, enskribitajn en la nuklean interkonsenton.

La Irana Atom-Energia Organizo rapide vastigos siajn esploradon kaj disvolvadon pri diversaj novaj centrifugiloj kaj ia ajn riĉigita uranio, bezonata de la lando.

La irana novaĵ-televido raportis merkrede, ke Irano tiutage anoncis liberigon de sep retenitaj ŝipanoj de la brita petrolŝipo Stena Imperio. Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Abbas Mousavi diris, ke Irano decidis liberigi tiujn ĉi ŝipanojn surbaze de humanitara konsidero.

Raporto diris, ke la brita petrolŝipo estis retenita kun 23 ŝipanoj. Nun la irana flanko decidis liberigi 7 el ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin