La kvinan tagon, denove dank'al la ŝafeto, tiu sekreto pri la vivo de la eta princo malkaŝiĝis al mi. abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditata, li demandis min:
—Se ŝafeto manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu?