Oni povas solvi problemon nur per racia interkonsiliĝo

(GMT+08:00) 2019-09-05 18:52:44     Redaktoro:Xiong

La 5an de septembro, invitite, Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina vicĉefministro kaj ĉina kondukanto por la ĉina-usona ekonomia dialogo en ĉiuj flankoj faris telefonan interparoladon kun la usona komerca reprezentanto Robert Lighthiier kaj la usona financa ministro Steven Mnuchin, kaj la du partioj konsentis, ke la 13a ekonomie kaj komerce altnivela interkonsiliĝo okazos komence de oktobro en Vaŝingtono. En la fono en kiu la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono ĉiam pli streĉiĝas, la du partioj decidis daŭrigi la intertraktadon, kio konformiĝas al la publikopinio de la dulandaj popoloj kaj al la atendo de la internacia komunumo. En tio sin kaŝas optimisma signalo.

Estas normale, ke inter Ĉinio kaj Usono ekzistas malkonkordo kaj konflikto rilate ekonomion kaj komercon, ĉar la evolustadio en kiu ili restas kaj ekonomia sistemo kiun ili posedas estas ne samaj, kaj pro tio ili ambaŭ devas komprenigi sin reciproke kaj, surbaze de egaleco kaj respekto unu al la alia, konvene solvi la problemon. En la pasinta pli ol unu jaro Ĉinio kaj Usono jam faris al si dek du altnivelajn interkonsiliĝojn pri ekonomio kaj komerco. Kaj en tiuj estis kaj progresoj kaj ĝenoj, do tiaj, jam kiel modelo kaj normalo por solvi la problemon, ofte aperas en iliaj intertraktoj.

La historio kaj realo plene pruvis, ke en komerca milito ne ekzistas venkinto. La malkonkordo kaj konflikto inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de ekonomio kaj komerco devas esti fine forigitaj per dialogo kaj interkonsiliĝo. Konsiderante la bonon de la tuta mondo Ĉinio rezolute kontraŭstaras la akriĝon de la komerca konflikto. Kaj ĉi-foje Ĉinio volontas iri al Vaŝingtono por intertraktado kun Usono, kio montras, ke Ĉinio ĉiam portas respondecon por solvi la problemon kaj havas racion por eviti pli grandan malbonon, kun la celo maksimume redukti detruon al diversaj flankoj kaŭzitan de la komerca konflikto.

La problemo pri ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj Usono, kiel la plej grandaj ekonomiunuoj en la mondo, estas komplika, kaj por solvi ĝi oni bezonas pacienco, tempon kaj persistecon. Se la du partioj povas direktiĝi unu al la alia kaj per trankvila kaj racia sinteno ĉasi kunlaboron kaj kungajnon, ili do pli kaj pli proksimiĝos al la solvo de la problemo. Ĉinio, same kiel antaŭe kaj kun plej granda sincereco, bonefike faros siajn aferojn, iros sian vojon kaj aplombe reagos al ĉia ebleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin