Li diris, ke la centra registaro plu akcelos plenumon de la principoj laŭ la Baza Leĝo, inkluzive de "unu lando, du sistemoj", "makaanoj administrantaj Makaon" kaj alta aŭtonomeco. La centra registaro ankaŭ donos plenan subtenon al la ĉefadministranto kaj la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono en disvolvado de la ekonomio, plibonigo de popola vivteno kaj akcelo de socia harmonio.