Irano deklaris liberigon de partaj retenitaj ŝipanoj de brita petrolŝipo

(GMT+08:00) 2019-09-05 12:50:17     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-televido raportis merkrede, ke Irano tiutage anoncis liberigon de sep retenitaj ŝipanoj de la brita petrolŝipo Stena Imperio. Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Abbas Mousavi diris, ke Irano decidis liberigi tiujn ĉi ŝipanojn surbaze de humanitara konsidero.

Raporto diris, ke la brita petrolŝipo estis retenita kun 23 ŝipanoj. Nun la irana flanko decidis liberigi 7 el ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin