Ĉinaj kaj britaj komercaj gvidantoj kunvenis en Londono

(GMT+08:00) 2019-09-05 12:51:26     Redaktoro:Yu

Marde en Londono okazis la Brita-Ĉina Forumo de Komercaj Gvidantoj. Ĉeestantoj de la kunveno opiniis, ke Ĉinio kaj Biritio delonge subtenis bonajn rilatojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro, kaj la du landoj profundigos sian kunlaboron sub la situacio de retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

Peter Estlin, estro de la financa urbo de Londono, diris, ke en la pasintaj pli ol du jaroj, Britio kaj Ĉinio subtenis kunlaboron. La duflankaj rilatoj kun longa historio eltenis provon, kaj la du landoj profunde konfidas unu la alian. La duflanka kunlaboro havas naturdotitan avantaĝon. Kun vastigo de la malfermo de Ĉinio, la du landoj disvolviĝos plu en reciproka kompletigo.

Ekonomia kaj komerca konsilisto havanta rangon de sendito de la Ĉina Ambasadorejo en Britio Bao Ling diris en parolado, ke en la lastaj jaroj, ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj subtenis bonan kaj stabilan disvolvadon kaj ludis la rolon kiel stabiligilo kaj akcelilo de la duflankaj rilatoj. Bao aldonis, ke financa kunlaboro estas grava parto de la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj rikoltis riĉajn fruktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin