Jarkunveno de Ĉina-Germana Dialogo 2019 malfermiĝis en Qingdao

(GMT+08:00) 2019-09-05 12:53:00     Redaktoro:Yu

La dutaga Jarkunveno de la Ĉina-Germana Dialogo 2019 malfermiĝis merkrede en la ĉina havenurbo Qingdao. Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Wan Gang kunprezidas la kunvenon kun germana eksa ministro pri eduko kaj esploro Annette Schavan. Proksimume 40 reprezentantoj el politikaj, ekonomiaj, akademiaj, edukaj, sciencteknikaj kaj gazetaraj rondoj de la du landoj faras profundajn diskutojn kaj dialogojn.

Wan diris en la inaŭguro, ke Ĉinio kaj Germanio estas en grava periodo de disvolvado. Ambaŭ devas bone sin evoluigi unue, kaj samtempe ili devas konservi pacon kaj stabilecon de la mondo, kontribui por komuna disvolviĝo kaj akceli disvolvadon de la duflanka tutdimensia strategia partnereco sur pli alta nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin