Rouhani: Irano grandigos nukleajn esploradon kaj disvolvadon

(GMT+08:00) 2019-09-05 13:13:31     Redaktoro:Yu

Irana prezidento Hassan Rouhani diris merkrede nokte, ke Irano grandigos siajn nukleajn esploradon kaj disvolvadon ekde la 6a de septembro.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Rouhani diris en gazetara konferenco, ke Irano nuligos la limigojn de la nukleaj esploraj kaj disvolvaj agadoj, starigitaj de la nuklea interkonsento en 2015, konata ankaŭ kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Rouhani diris, ke la Irana Atom-Energia Organizo estos devigita tuj komenci esploradon kaj disvolvadon de ĉiuj teknikaj bezonoj de la lando, kaj flankenmetos ĉiujn promesojn pri nukleaj esplorado kaj disvolvado, enskribitajn en la nuklean interkonsenton.

La Irana Atom-Energia Organizo rapide vastigos siajn esploradon kaj disvolvadon pri diversaj novaj centrifugiloj kaj ia ajn riĉigita uranio, bezonata de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin