Ĉinio kaj Usono konsentis kune krei favorajn kondiĉojn por komerca intertraktado en oktobro

(GMT+08:00) 2019-09-05 13:20:13     Redaktoro:Yu

Ĉina kaj usona estroj pri komerca intertraktado ĵaŭde konsentis kune preni konkretajn agojn por krei favorajn kondiĉojn por plua konsiliĝo en oktobro.

La konsento estis atingita en telefona konversacio, kiun faris ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, laŭ invito kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin.

La du flankoj konsentis okazigi la 13an ĉina-usonan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la komenco de oktobro en Vaŝingtono kaj subteni striktan komunikadon antaŭ tio.

Laborgrupoj de la du flankoj faros seriozan konsiliĝon en la mezo de septembro por fari plenajn preparojn por ke la altnivela intertraktado atingu esencan progreson.

Ankaŭ ĉina ministro pri komerco Zhong Shan, prezidanto de la Ĉina Popola Banko Yi Gang, kaj vicprezidanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo Ning Jizhe partoprenis en la telefona konversacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin