Speciala sendito de ĉina prezidanto renkontiĝis kun kenja prezidento

(GMT+08:00) 2019-09-05 13:35:56     Redaktoro:Yu

Yang Jiechi, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj kenja prezidento Uhuru Kenyatta renkontiĝis merkrede en Najrobio por diskuti pri duflankaj rilatoj.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, transdiris salutojn de Xi al Kenyatta, dirante, ke la pluraj renkontiĝoj inter la du gvidantoj en la lastaj jaroj kondukis la ampleksan strategian partnerecon en la novan epokon. Li diris, ke la pragmata kunlaboro inter la du landoj atingis rimarkindajn rezultojn. La Mombasa-Najrobia Normŝpura Fervojo funkciis bone kaj la Fazo 1 de Najrobia-Malaba Normŝpura Fervojo baldaŭ finkonstruiĝos. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun la kenja flanko en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj kune subteni multflankecon, internaciajn senpartiecon kaj justecon kaj komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Kenyatta siaflanke petis Yang transdoni liajn sincerajn salutojn al prezidanto Xi kaj dankis Ĉinion pro ĝia sindona helpo en la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Kenjo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin