La decido estis farita merkrede en la administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.
La merkreda kunveno montris, ke ĉina ekonomio subtenis tendencon de ĝenerala stabileco kaj realigis stabilan progreson en la unua duono de ĉi tiu jaro.
Fronte al pli malfacila kaj kompleksa ekstera medio, la registaro devas preni rimedojn por simpligi administradon kaj redukti impostojn kaj kotizojn, plibonigi la komercan medion kaj fortigi la merkatan viglecon.