Fokusoj de la Semajno (Sep. 06)

(GMT+08:00) 2019-09-05 16:59:44     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio marde publikigis blankan libron por konigi sian metodon por nuklea sendanĝereco.

La blanka libro sub la titolo "Nuklea Sendanĝereco en Ĉinio" estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio por ekspliki la bazajn principojn kaj politikojn de Ĉinio en la kampo, dividi konceptojn kaj praktikojn de reglamentado kaj klarigi ĝian decidon akceli tutmondan regadon de nuklea sendanĝereco kaj la agojn, kiujn Ĉinio prenis por atingi la celon. La blanka libro diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj, la nuklea industrio de Ĉinio kreskis de nulo, stabile disvolviĝis kaj formis kompletan sistemon, kio faris gravan kontribuon por certigi sekurecon de energio, protekti la medion, plialtigi la popolan vivnivelon kaj akceli altkvalitan ekonomian disvolviĝon. Ĉinio ĉiam rigardis nuklean sendanĝerecon kiel gravan nacian respondecon kaj integris ĝin al la tuta procezo de disvolvado kaj utiligo de nuklea energio. La ĉina nuklea industrio ĉiam disvolviĝis konforme al la plej novaj normoj pri sendanĝereco kaj konservis bonan sekurecan registron, sekvante novig-akcelan vojon de nuklea sendanĝereco kun ĉinaj trajtoj.

Kiel grava rekomendanto, iniciatinto kaj partoprenanto de konstruado de justa, kunlabora kaj reciprokprofita internacia sistemo de nuklea sendanĝereco, Ĉinio faris bonan laboron por certigi sian propran nuklean sendanĝerecon, plenumis siajn internaciajn devojn, kaj antaŭenigis duflankan kaj multflankan kunlaboron pri nuklea sendanĝereco.

Ĉinio lunde anoncis, ke ĝi komencis proceson ĉe la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kontraŭ Usono, post kiam Usono komencis efektivigi la aldonajn 15-procentajn tarifojn sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj en la 1a de septembro.

Deklaro publikigita de la Ministerio pri Komerco diris, aldonante, ke la tarifoj efektivigataj de Usono severe malobservis la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en Osako, kaj Ĉinio estas ege malkontenta kaj rezolute oponas la tarifojn.

La deklaro diris ankaŭ, ke Ĉinio firme protektos siajn proprajn kaj legitimajn rajtojn kaj interesojn kaj rezolute subtenos la multflankan komercan sistemon kaj ankaŭ la internacian komercan ordon laŭ la reguloj de la MOK.

Delegacio de senditoj de 8 landoj al la UN vizitis la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon en nordokcidenta Ĉinio por pli bone kompreni la atingojn de la regiono en senradikaligo kaj malriĉec-redukto.

La diplomatoj el Jemeno, Gvineo Ekvatora, Mozambiko, Zambio, Eburbordo, Sud-Afriko, Etiopio kaj Zimbabvo vizitis Xinjiang inter la 28a de aŭgusto kaj la 1a de septembro laŭ la invito de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

La kvin-taga vojaĝo alportis ilin al la regiona ĉefurbo Urumĉio, kaj Hotan kaj Kashgar en suda Xinjiang, kie ili vizitis fabrikojn, bazarojn, komunumojn, moskeojn kaj centrojn de profesia trejnado. Post surteriĝo en la flughaveno de Urumĉio, la delegacio atingis la urban centron, kie ili vizitis industrian parkon pri jado kaj juvelo, kiu kombinas antikvan metilertecon kaj 3-dimensian printadon, kaj kompanion produktantan malkomponeblan plastan tavolon, uzatan por pakado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin