Liu Xin dialogis kun usona amaskomunikilo CNBC

(GMT+08:00) 2019-09-05 17:10:14     Redaktoro:祃璟琳

La 3an de septembro, ĉina raportistino Liu Xin komencis sian laboron en Nov-Jorko de Usono. Ŝi ĉeestis la ĉelokan elsendon de la programero de CNBC kun aliaj tri usonaj animatoroj. CNBC estas unu el la plej potencaj kaj influhavaj mediatoj de Usono en financa programo. Ŝi diris intervjuate, ke aldono de tarifoj fare de la usona registaro sur ĉinaj produktoj ne estas ĝusta direkto.

La tri usonaj animatoroj faris 12-minutan intervjuon kun Liu. Parolante pri la reago de Ĉinio pri la komerca milito, Liu diris, ke nova aldono de tarifoj fare de Ĉinio jam sendis fortan signalon. Se la usona registaro povas krei kondiĉojn por rekomenci la intertraktadon, Ĉinio volas atingi interkonsenton akcepteblan kaj favoran al ambaŭ flankoj.

Parolante pri Honkongo, ŝi diris, ke kvankam daŭras la manifestacio, tamen la situacio de Honkongo estas malstreĉigita kaj la protesta skalo estas malgrandigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin