Novaĵoj  (Sept. 06)

(GMT+08:00) 2019-09-06 16:36:12     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas rolon de altlernejoj en akcelo de agrikultura prospero; la Ministerio de Komerco vokis krei favorajn kondiĉojn por ĉina-usona komerca intertraktado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis agrikulturajn altlernejojn plifortigi moralan edukadon kaj kultivadon de talentuloj por antaŭenpuŝi agrikulturan disvolvadon de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn responde al letero de partiaj sekretarioj, prezidantoj kaj fakuloj de pli ol 50 agrikulturaj altlernejoj ĵaŭde. Xi diris en sia letero, ke de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko antaŭ 70 jaroj, agrikulturaj altlernejoj de la lando firme konservis en la memoro sian mision pri fondo de lernejoj, zorgeme kultivis elstarajn talentulojn kaj plifortigis sciencan esploradon kaj novigon, farante pozitivajn kontribuojn al la disvolviĝo de agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkulturistoj. Li diris, ke la modernigo de Ĉinio postulas agrikulturan kaj kamparan modernigon, por kio scienctekniko kaj talentuloj estas la ŝlosilo. Li aldonis, ke en la nova epoko, la kamparo estas kampo plena de espero kaj vasta scenejo por entreprenado, kaj la supera edukado de Ĉinio en agrikulturo kaj forstumado havas grandan potencialon.

Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la kvara Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu malfermiĝis ĵaŭde en ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.

Xi diris en sia letero, ke sekve de la tendenco de la epoko kaj respektivaj disvolvaj bezonoj, Ĉinio kaj la arabaj ŝtatoj faris en la lastaj jaroj komunajn klopodojn por antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj atingis fruktodonajn rezultojn. Li diris, ke la kvara Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj liveros utilan platformon al la du flankoj por profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de la Zono kaj Vojo. Li esprimis esperon, ke la du flankoj povos kapti la okazon kaj utiligi la potencialon por kune antaŭenpuŝi sian strategian partnerecon kaj fari pli grandan progreson por la avantaĝo de la popoloj de ambaŭ flankoj.

La kvartaga ekspozicio inkluzivas komercajn foirojn kaj forumojn pri infrastruktura konstruo, interreto plus sanzorgo, alta teknologio, moderna agrikulturo, loĝistiko, turismo, la cifereca ekonomio kaj industria kunlaboro, altirante ĉirkaŭ 12 600 partoprenantojn el 2 900 regionaj organizoj, komercaj ĉambroj, asocioj kaj entreprenoj de 89 landoj.

Cao Jianming, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris en la inaŭgura ceremonio, ke estis atingoj en la ĉina-araba kunlaboro en kampoj de infrastruktura konstruo, energio, ekonomiaj kaj komercaj parkoj, alta teknologio kaj financo. Li alvokis komunajn klopodojn de ambaŭ flankoj por efektivigi la iniciaton Zono kaj Vojo por ke duflanka kunlaboro profitigu pli multajn homojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone interparolis kun germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde vespere laŭ interkonsento.

La du ĉefministroj alte taksis progreson de la duflankaj rilatoj kaj kunlaboro. Merkel diris, ke la germana flanko atribuas grandan gravecon al la disvolvado de siaj rilatoj kun Ĉinio. Ŝi esperis, ke ŝia 12a vizito al Ĉinio povos profundigi la kunlaboron kun Ĉinio kaj eligi pozitivan signalon de la du landoj pri la kompleksa internacia situacio kaj konservi la bonan tendencon de la duflankaj rilatoj.

Li bonvenigis ŝin viziti Ĉinion, kaj diris, ke hodiaŭ la internacia situacio profunde kaj komplekse ŝanĝiĝas, kaj Ĉinio kaj Germanio alfrontas multajn komunajn defiojn. Ĉinio volas klopodi kun Germanio por akceli interkomprenon kaj reciprokan konfidon, profundigi ampleksan kunlaboron, konservi multflankismon kaj liberan komercon, kaj antaŭenpuŝi kontinuan sanan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Usono konsentis preni konkretajn agojn por krei favorajn kondiĉojn por pluaj konsiliĝoj,.

Proparolanto Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke estroj de la du landoj pri komerca intertraktado konsentis okazigi la 13an ĉina-usonan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en la komenco de oktobro en Vaŝingtono kaj subteni striktan komunikadon antaŭ tio.

Gao diris, ke laborgrupoj de la du flankoj serioze konsiliĝos en la mezo de septembro kaj faros preparojn por la altnivela intertraktado por atingi esencan progreson. Li aldonis, ke Ĉinio firme oponas eskaladon de la komerca milito, ĉar tio damaĝas Ĉinion, Usonon kaj la tutan mondon.

Timothy Stratford, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio, diris, ke prezidento Donald Trump eble havas la povon ordoni usonajn kompaniojn forlasi Ĉinion, sed tio damaĝos lin politike.

En lastatempa intervjuo kun la novaĵ-kanalo CNBC, Stratford diris, ke la prezidento povas fari ordonojn, kiuj malfaciligos negocojn de la usonaj kompanioj en Ĉinio, sed li opinias, ke estas ne leĝa demando, sed politika kaj ekonomia demando, ĉu li faros tion.

Stratford aludis la afiŝon de la prezidento en la socia retejo Twitter en la fino de aŭgusto, en kiu li ordonis usonajn kompaniojn tuj komenci serĉi alternativon al Ĉinio.

La pekina sekcio de la interurba fervojo liganta Pekinon kun la nova regiono Xiong'an komencis provfunkciadon ĵaŭde.

La interurba fervojlinio, kiu estos malfermita por oficiala funkciado en 2020, fariĝos grava ligilo inter la urbaj regionoj de Pekino, la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno kaj la regiono Xiong'an. La Pekina sekcio de la fervojlinio, kun longo de 33,97 kilometroj, komenciĝas de la stacio Liying en la distrikto Daxing kaj finiĝas en la Daxing-a Flughaveno.

Ĉina sendito merkrede vokis la internacian komunumon preni efikajn rimedojn por helpi Libion ĉesigi la nunan konflikton kaj rekomenci politikan dialogon.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, faris la vokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la situacio en Libio. Wu diris, ke la situacio en Libio estis en tumulto dum ok jaroj, de kiu la libia popolo multe suferis, kaj la sekureca kaj homaneca situacio en la ĉirkaŭaj regionoj senĉese malboniĝis. Li urĝis la internacian komunumon ludi konstrueman rolon en serĉado de solvo al la demando de Libio. Li aldonis, ke necesas persisti en la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, kaj respekti la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Libio. Rezolucioj de la Sekureca Konsilio devas esti strikte efektivigataj, kaj influhavaj landoj devas fari sian plejeblon por akceli pacan intertraktadon kaj puŝi koncernatajn partiojn ĉesigi konflikton kaj rekomenci dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin