Tridek kvar homoj mortis en brulinta plezurŝipo en Kalifornio

(GMT+08:00) 2019-09-06 17:28:30     Redaktoro:Xiong

La 5an de septembro ŝtatoficisto de la gubernio Santa Barbara de Kalifornio, Usono, diris, ke en la incendio de la plezurŝipo en Kalifornio tridek kvar homoj estas konfirmite mortintaj. Kaj pri la kaŭzo oni nun faras enketon.

Savistoj trovis la kadavrojn en la brulinta ŝipo en la maro ĉe la insulo Santa Cruz. Kaj nun ankoraŭ unu kadavro ne estas trovita.

La nomliston de la mortintoj la polico ankoraŭ ne publikigis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin