Nepre malsukcesos la intenco tumultigi Honkongo per politika nigra mano

(GMT+08:00) 2019-09-06 21:13:32     Redaktoro:Xiong

En lastatempaj perfortaĵoj en Honkongo iuj perfortuloj senskrupule metis "sendependigon de Honkongo", kaj en iliaj kondutoj evidentiĝas la karaktero de "kolora revolucio". En tio iom post iom malmergiĝis tiu ĉi "politika nigra mano" de la usona Nacia Fonduso por Demokratio. Sed kiel ajn ĝi provokas malordon, nepre malsukcesos la intenco fari "koloran revolucion" en Honkongo.

La usona Nacia Fonduso por Demokratio fondiĝis en 1983. Ĝi pretendas, ke ĝi estas "neregistara organizaĵo", fakte ĝi fondiĝis laŭ leĝo farita de la usona Kongreso, kaj la monrimedoj plejparte venas el la registara kredito. Ĝi tenas standardon "por liveri helpon al alilanda demokratio", sed faras "koloran revolucion" por renversi alilandan regpotencon. Ĝuste kiel Allen Weninstein, unu el la fondintoj de la Nacia Fonduso por Demokratio, diris: "Hodiaŭ ni faras multajn aferojn, ĝuste kiel la Centra Informa Agentejo faris antaŭ dudek kvin jaroj".

Sed en Honkongo ne estas grundo por "kolora revolucio". Ĉinio absolute malpermesas al ia ajn lando noci la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, fari defion kontraŭ la ĉina centra registaro kaj la aŭtoritatecon de la honkonga fundamenta leĝo, kaj per Honkongo fari penetradon kaj subfosadon kontraŭ Ĉinio. Se tumulto daŭros, la honkonga ekonomio restos en malkresko. "Kolora revolucio" detruos Honkongon. Pri tio sep milionoj da honkonganoj estas klaraj, do ili kategorie malpermesas, ke en Honkongo aperos "kolora revolucio", kiu dronigus ĝin en abismon.

Honkongo estas de Ĉinio. La ĉinaj registaro kaj popolo havas fidon kaj decidemon defendi la suverenecon, sekurecon, unuecon, kaj Ĉinio havas sufiĉan forton por detranĉi ian ajn nigran manon, kiu etendas al Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin