Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj malfermiĝis en Yinchuan

(GMT+08:00) 2019-09-06 11:06:00     Redaktoro:Yu

La kvara Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj malfermiĝis ĵaŭde en Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio, fokusiĝante al ekonomia, komerca, sciencteknika kunlaboro.

La kvartaga ekspozicio inkluzivas komercajn foirojn kaj forumojn pri infrastruktura konstruo, interreto plus sanzorgo, alta teknologio, moderna agrikulturo, loĝistiko, turismo, la cifereca ekonomio kaj industria kunlaboro, altirante ĉirkaŭ 12 600 partoprenantojn el 2 900 regionaj organizoj, komercaj ĉambroj, asocioj kaj entreprenoj de 89 landoj.

Cao Jianming, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris en la inaŭgura ceremonio, ke estis atingoj en la ĉina-araba kunlaboro en kampoj de infrastruktura konstruo, energio, ekonomiaj kaj komercaj parkoj, alta teknologio kaj financo. Li alvokis komunajn klopodojn de ambaŭ flankoj por efektivigi la iniciaton Zono kaj Vojo por ke duflanka kunlaboro profitigu pli multajn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin