Xi sendis gratulan leteron al 4a Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj

(GMT+08:00) 2019-09-06 12:15:19     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kvara Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu malfermiĝis ĵaŭde en ĉefurbo de la Ningxia-a Huja Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.

Xi diris en sia letero, ke sekve de la tendenco de la epoko kaj respektivaj disvolvaj bezonoj, Ĉinio kaj la arabaj ŝtatoj faris en la lastaj jaroj komunajn klopodojn por antaŭenigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj atingis fruktodonajn rezultojn. Li diris, ke la kvara Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj liveros utilan platformon al la du flankoj por profundigi pragmatan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de la Zono kaj Vojo. Li esprimis esperon, ke la du flankoj povos kapti la okazon kaj utiligi la potencialon por kune antaŭenpuŝi sian strategian partnerecon kaj fari pli grandan progreson por la avantaĝo de la popoloj de ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin