Ĉina sendito urĝas internacian komunumon helpi al Libio ĉesigi konflikton

(GMT+08:00) 2019-09-06 14:27:29     Redaktoro:Yu
Ĉina sendito merkrede vokis la internacian komunumon preni efikajn rimedojn por helpi Libion ĉesigi la nunan konflikton kaj rekomenci politikan dialogon.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la vokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri la situacio en Libio. Wu diris, ke la situacio en Libio estis en tumulto dum ok jaroj, de kiu la libia popolo multe suferis, kaj la sekureca kaj homaneca situacio en la ĉirkaŭaj regionoj senĉese malboniĝis. Li urĝis la internacian komunumon ludi konstrueman rolon en serĉado de solvo al la demando de Libio. Li aldonis, ke necesas persisti en la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, kaj respekti la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Libio. Rezolucioj de la Sekureca Konsilio devas esti strikte efektivigataj, kaj influhavaj landoj devas fari sian plejeblon por akceli pacan intertraktadon kaj puŝi koncernatajn partiojn ĉesigi konflikton kaj rekomenci dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin