Kunlabore solvi problemon estas komuna devo de Usono kaj Ĉinio por monda paco kaj prospero

(GMT+08:00) 2019-09-07 15:25:26     Redaktoro:Ĝoja
En sia videa salutmesaĝo por Speciala Sesio de Ĉina Disvolva Forumo, 2019, kiu fermiĝis sabate en Pekino, usona eksa ŝtata sekretario Henry Alfred Kissinger diris, ke li ĉiam firme kredas, ke solvi problemon per kunlaboro estas la komuna devo de Usono kaj Ĉinio por la monda paco kaj prospero.

Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas la landoj, kiuj plej kapable influas la mondan prosperon kaj pacon teknike, politike kaj historie. Pro malsamaj historioj kaj kulturoj por kunlaboroj antaŭ la du landoj estas grandaj defioj.

Li diris ankaŭ: "Mi bonŝance atestis la disvolvon de la dulandaj rilatoj en la lastaj 40 jaroj kaj ĉiam kredas, ke solvi problemon per kunlaboro estas la komuna devo de Usono kaj Ĉinio por la monda paco kaj prospero."

Sabate kaj dimanĉe en Pekino okazis la Speciala Sesio de Ĉina Disvolva Forumo, 2019, kiu estis organizata de Ĉina Disvolva kaj Esplora Fonduso sub gvido de Disvolva kaj Esplora Centro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin