Ĉina ambasadorejo en Usono faris akcepton por Mezaŭtuna Festo

(GMT+08:00) 2019-09-07 17:14:54     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede laŭ la loka tempo la ĉina ambasadorejo en Usono okazigis akcepton por la Mezaŭtuna Festo, kaj ambasadoro Cui Tiankai donis salutparolon. Ĉeestis ĉirkaŭ 500 personoj, inter ili estas ĉindevenuloj kaj enmigrintaj ĉinoj el la ĉinaj ĉeftero, Tajvano, Honkongo kaj Makao, ĉinaj studentoj, kaj usonanoj, kiuj ŝatas la ĉinan kulturon.

En sia salutparolo, Cui unue bondeziris al la ĉeestantoj kaj al ĉiuj enmigrintaj ĉinoj en Usono, por la Mezaŭtuna Festo. Poste, li diris, ke la nacia prosperiĝo kaj ŝtata unuiĝo estas la granda tendenco, la justa afero kaj la komuna volo de popolanoj. Ĉinoj de la ĉeftero kaj de Tajvano kaj ĉinoj transmaraj devas porti la devon, kaj laŭ la historia tendenco progresigi kune pacan disvolvon de la rilatoj inter la ĉeftero kaj Tajvano kaj akceli la procezon de paca unuiĝo de la patrolando.

Cui substrekis, ke nun Honkongo alfrontas la plej severan situacion post sia reveno al la patrolando antaŭ 22 jaroj, iuj fortoj intencas misordigi Honkongon, provokas la bazon de "Unu lando, du sistemoj", intencas eĉ disigi la landon. Ĉinio absolute ne toleras, ke oni sukcesigu tiun ĉi intencon. Honkongo estas la ĉina Honkongo kaj senŝanceliĝos la ĉina decidemo kaj fido pri protektado de la ŝtata suvereneco kaj unueco kaj plenumado de "Unu lando, du sistemoj" malgraŭ iu ajn malfacilo kaj defio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin