Fortigi komunikadon kaj teni malfermon por pligrandigi kukon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio

(GMT+08:00) 2019-09-07 19:45:44     Redaktoro:Ĝoja

Sabate germana ĉefministrino Angela Merkel finis sian dutagan oficialan viziton al Ĉinio. Tio estas ŝia 12-a vizito al Ĉinio post ŝia ekservo kiel germana ĉefministro en 2005. Tiel oftegaj vizitoj al Ĉinio atestis la intimecon kaj gravecon de la dulandaj rilatoj. La serio da fruktoj pri kunlaboroj de ekonomio kaj komerco atingitaj en tiu ĉi vizito ne nur pluapaŝe pligrandigis la kukon de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Germanio, sed ankaŭ metis novan forton al kreskado de la monda ekonomio.

Estas atentata la vizito, kiu sendis du gravajn signojn.

Unue, Ĉinio kaj Germanio konfirmis la neceson kaj gravecon de fortigo de komunikado kaj kunaranĝado. Nun la monda situacio ŝanĝiĝas komplike kaj profunde, solflankismo kaj protektismo serioze batas tutgloban disvolvon kaj iu ajn lando ne povas pensi nur pri siaj propraj aferoj. Ĉinio kaj Germanio same protektas plurismon kaj regularon de libera komerco, same protektas la internacian mekanismon, en kiu UN estas la kerno, kaj havas smiliajn starpunktojn pri gravaj internaciaj problemoj, kiel la klimata ŝanĝiĝo kaj la irana nuklea problemo, tial fortigi strategiajn komunikadon kaj kunaranĝadon havas gravan signifon por Ĉinio, Germanio kaj Eŭropo, kaj eĉ por la monda ekonomia disvolvo.

Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping substrekis en sia intervidiĝo kun Angela Merkel, ke kiel du respondecaj grandaj landoj Ĉinio kaj Germanio pli multe bezonas fortigon de strategiaj komunikado, kunaranĝado kaj kunlaborado ol antaŭe. Angela Merkel diris, ke Germanio volas laŭ plurismo kaj la spirito de libera komerco fortigi kun Ĉinio komunikadon kaj kunaranĝadon en internaciaj aferoj. Tio montras, ke la fortigo de komunikado kaj kunaranĝado inter la du landoj estas la kondiĉo por pligrandigi kukon de kunlaboro, kio ne nur utilas al pliigo de la duflankaj rilatoj sed ankaŭ utilas al protekto de monda paco kaj stabileco kaj al meto de nova forto al kreskado de la monda ekonomio.

Cetere, por Germanio estas pli urĝa ĝia pliigo de la volo de kunlaboro kun Ĉinio. Germanio estas la potenco de monda fabrikado, kaj alfrontas la praktikan bezonon de eskalado de "potenco de fabrikado" al "potenco de inteligenta produktado" pere de ciferigo kaj la tajdo de novaj teknikoj. Sed pro la nuna malpliiĝo de internacia komerco, klare malrapidas la germana eksportado, premo de ekonomia reduktiĝo estas granda.

Samtempe kun tio, brilas kunlaboroj ekonomiaj kaj komercaj inter Ĉinio kaj Germanio.

En tiu ĉi fono ĉifoje Angela Merkel gvidis entreprenistojn viziti Ĉinion, kaj estas klara la celo profundigi ekonomiajn kunlaborojn kun Ĉinio.

Dum sia vizito Angela Merkel diris, ke Germanio bonvenigas ĉinajn entreprenojn fari investon en Germanio kaj klopodi por fini intertraktadon pri eŭropa-ĉina konvencio pri investo dum sia servado kiel deĵoranta prezidanta lando de EU en 2020. La sinteno estas inde bonvenigata.

Estas rimarkinde, ke ĉifoje Angela Merkel diris ankaŭ: "Kiel aliaj landoj Ĉinio same posedas la disvolvan rajton, oni devas ne bremsi ĉinan disvolvan procezon. Kaj la ĉina popolo havu bonan vivon, kio konformas al interesoj de diversaj landoj." Per fortigo de strategiaj komunikado kaj kunaranĝado kaj ĉiama teno de merkata malfermo, la dulandaj rilatoj ne nur pli bone donos favorojn al la du landoj sed ankaŭ pozitive influos la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj la mondan disvolvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin