Xi kaj Merkel konsentas plifortigi kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-09-07 09:47:00     Redaktoro:Zhao

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel vendrede en Pekino, emfazante pligrandigi la kukon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio por respekti respektivajn disvolvajn vojojn kaj zorgi respektivajn interesojn surbaze de reciproka respekto, dialogo kaj interkonsiliĝo kaj starigi strategian partnerecon de egaleca dialogo, reciproke utila kunlaboro kaj interlernado.

Xi montris, ke la mondo nun troviĝas en la epoko plena de defioj kaj riskoj kaj unuflankismo kaj protektismo serioze minacas la pacon kaj stabilecon de la mondo. Sub tia cirkonstanco neniu lando povas sola sin perfektigi. Kiel du respondecaj grandaj landoj, Ĉinio kaj Germanio devas plifortigi strategian kunordigon kaj kunlaboron kaj man-en-mane alfronti komunajn defiojn vizaĝatajn de la homaro. Tio estas grava ne nur por Ĉinio kaj Germanio, sed ankaŭ por la tuta mondo.

Merkel esprimis, ke ŝi tre ĝojas viziti Ĉinion por la dekdua fojo. Ŝi diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Germanio kaj la dulandaj kunlaboroj disvolviĝas laŭ plibona direkto. Germanio tre ĝojas dividi fruktojn de la ĉina politiko de malfermo.

La du gvidantoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la nunaj gravaj internaciaj demandoj kaj atingis vastajn komunajn konojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin