Brita Supera Ĉambro aprobis leĝprojekton pri retiro el EU

(GMT+08:00) 2019-09-07 11:54:53     Redaktoro:Zhao

La Supera Ĉambro de la brita parlamento vendrede aprobis leĝprojekton por malhelpi "retiron de Britio el la Eŭropa Unio (EU) sen interkonsento". Ĝi fariĝos leĝo post subskribo de Reĝino Elizabeta II.

La aprobo de tiu ĉi leĝprojekto signifas, ke brita ĉefministro Boris Johnson ne povos realigi "retiron de Britio el la EU sen interkonsento". Observantoj opinias, ke Boris Johnson nepre devos peti la EU prokrasti la retiron de Britio el la unio, krom se Britio kaj la EU povus atingi novan interkonsenton pri la retiro antaŭ la finiĝo de la pintkunveno de la EU en la 19-a de oktobro.

Vespere de la 4-a de septembro la Malsupera Ĉambro de la brita parlamento per 327 aprobaj kaj 299 negativaj voĉoj aprobis leĝprojekton, kiu celas malhelpi "retiron de Britio el la Eŭropa Unio (EU) sen interkonsento". La leĝprojekto postulas, ke se Britio kaj la EU ne atingos interkonsenton antaŭ la 31-a de oktobro, la limdato por la brita retiro, la brita ĉefministro devos peti la EU prokrasti la retiron de Britio el la unio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin