5 civiluloj vundiĝis en 2 bombatakoj en iraka ĉefurbo

(GMT+08:00) 2019-09-08 09:05:14     Redaktoro:Zhao

Laŭ informo de persono el la iraka Ministerio de Internaj Aferoj, du eksplodoj de ĉevojaj bomboj okazis dimanĉe vespere en la iraka ĉefurbo Bagdado, kiuj kaŭzis vundiĝon de 5 civiluloj.

Persono el la iraka Ministerio de Internaj Aferoj informis al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ĉevoja bombo eksplodis en la urba centro de Bagdado kaj vundis 3 civilulojn. Alia eksplodo okazis en la orienta parto de Bagdado, kaŭzante vundiĝon de 2 civiluloj.

Ĝis nun neniu organizo deklaris respondecon pri la du bomb-atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin