Ĉinio, Afganio kaj Pakistano promesas konservi regionan pacon

(GMT+08:00) 2019-09-08 11:12:05     Redaktoro:Zhao
La 3-a Ĉina-Afgana-Pakistana Dialogo de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj okazis sabate en Islamabado, kaj la tri flankoj emfazis la bezonon kune konservi la regionajn pacon kaj stabilecon sub la ŝanĝiĝantaj kaj kompleksaj cirkonstancoj.

Al la dialogo ĉeestis ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, afgana ministro pri eksterlandaj aferoj Salahuddin Rabbani kaj pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi.

En la kunveno ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke de la starigo de la trilanda dialogo la tri landoj elvolvis la rolojn de la mekanismo en strategia dialogo, kontraŭterorisma interkonsiliĝo kaj praktika kunlaboro, akcelis reciprokan konfidon kaj kunlaboron, atingis serion da gravaj komunaj konoj kaj gajnis multajn pozitivajn rezultojn. En suda Azio aperis profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj. Progreso estis akirita en la paca intertraktado inter Usono kaj la afgana Talibano kaj estas grava oportuno por la paco kaj interpacigo en Afganio.

Afgana ministro pri eksterlandaj aferoj Salahuddin Rabbani kaj pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mehmood Qureshi pozitive taksis la progresojn akiritajn de la tri landoj sur la tri ĉefaj temoj sub la dialoga mekanismo de ministroj pri eksterlandaj aferoj, nome "politika reciproka konfido kaj interpacigo", "disvolva kunlaboro kaj konektiteco", kaj "sekureca kunlaboro kaj kontraŭterorismo". Ili ankaŭ alte taksis la kontribuon de Ĉinio en antaŭenpuŝo de kunlaboro inter la tri landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin