Wang Yi resumas komunajn konsentojn de ĉina-afgana-pakistana dialogo

(GMT+08:00) 2019-09-08 17:28:35     Redaktoro:Zhao

Sabate ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi konigis al raportistoj la komunajn konsentojn atingitajn en la 3-a Ĉina-Afgana-Pakistana Dialogo de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj en Islamabado.

Wang esprimis, ke la procezo de interpacigado en Afganio renkontas grandan oportunon, tamen terorismo kaj sekureca situacio ankoraŭ restas rigoraj kaj la regiona stabileco alfrontas novajn defiojn. Leviĝas unuflankismo kaj protektismo en la internacia komunumo, kio damaĝas la interesojn de evoluantaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Afganio kaj Pakistano. En tiu tikla momento estis tre necese por la tri landoj okazigi dialogon de ministroj pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi resumis, ke ĉi-foja dialogo atingis 5 komunajn konsentojn.

Unue, ni ĉiuj opinias, ke la trilanda kunlaboro, kvankam ne tre longa, akiris pozitivajn atingojn en akcelo de solidareca kunlaboro, antaŭenpuŝo de la politika interpacigado de Afganio, plifortigo de regiona konektiteco kaj antaŭenigo de regiona komuna disvolvado.

Due, ni ĉiuj opinias, ke la afgana situacio eniris ŝlosilan periodon. Alilandaj trupoj devas orde kaj respondece retiri sin el la lando por garantii glatan transiron de Afganio.

Trie, ni ĉiuj opinias, ke la plibonigo de la rilatoj inter Afganio kaj Pakistano havas gravajn signifojn por la stabileco kaj disvolvado de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo.

Kvare, ni ĉiuj opinias, ke la tri landoj devas kune esplori kaj antaŭenigi triflankan kunlaboron en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Kvine, ni ĉiuj opinias, ke la tri landoj devas profundigi kontraŭterorisman kaj sekurecan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin