La deklaro dankis koncernajn personojn pro ilia restado sur postenoj, por konservi la glatan funkciadon de flughaveno kaj fervojo. Dum pluraj tagoj la honkonga fervojo suferis detruon kaj sabate la manifestaciantoj malhelpis funkciigon de la Honkonga Internacia Flughaveno. La servantoj de la polico, la flughavena aŭtoritato de Honkongo, la Honkonga fervojo, aviado kaj koncernaj departmentoj de la registaro ĉiam restis sur siaj postenoj, tutforte kaj kune konservis la ordinaran funkciadon de la du gravaj bazaj instalaĵoj.
La deklaro montris, ke la juĝejo jam faris plurajn ordonojn, kiuj malpermesis ĉian agon al malhelpo de flughavena kaj fervoja funkciigo. HKSAR alvokis la civitanojn, ke kiam ili esprimas siajn sentojn, ili devas observi la leĝon kaj atenti la rajtojn kaj bezonojn de pasaĝeroj kaj aliaj civitanoj.