De nekonata vilaĝeto al loko fama pro scienc-teknika kreado

(GMT+08:00) 2019-09-17 09:45:38     Redaktoro:Ĝoja


 Novaj produktaĵoj de Xinshijie

Antaŭ 70 jaroj Zhongguancun estis nekonata vilaĝeto en Pekino. Nun ĝi jam estas ŝtata demonstrejo de sendependa kreado nomata Zhongguancun-Scienca Parko, flago de Ĉinio kaj "nomkarto de kreado" fama en la mondo. Laŭ statistiko troviĝas pli ol 22 mil alt-nov-teknikaj entreprenoj en 2018 en Zhongguancun, kies totala enspezo superis 5 800 miliardojn da juanoj. Kaj la enspezo pro teknikoj unuafoje superis 1 000 miliardojn da juanoj. Do evidente montriĝas la efiko de altkvalita disvolvo de Zhongguancun. 

Fine de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento Zhongguancun ankoraŭ estis nekonata. Oktobre de 1980 Chen Chunxian, studanto de Fizika Instituto sub Ĉina Akademio de Sciencoj, kunlabore kun aliaj homoj ekfunkciigis la unuan neŝtatan scienc-teknikan entreprenon, nome Servon sub pekina plasma asocio por disvolvo de progresintaj teknikoj. Tio, ke studantoj fariĝu komercistoj, estis multe pridiskutata, sed la celo turni scienc-teknikajn fruktojn en rektan produktan forton estis sendube laŭdata de la centra registaro. Sekve pli kaj pli da teknikistoj, universitatoj kaj akademioj komencis entreprenadon. Zhu Xiduo ĝuste estas unu el ili. Li servis kiel prezidanto de Grupo Sitong kaj nun laboras kiel ĉefo de la zhongguancun-a centro Tianhe por aplikiĝo de scienc-teknikaj rezultoj. Li kreis la historion de Zhongguancun kaj atestis la disvolvon de Zhongguancun. Li diris:

"Laŭ mi kreado ĉiam estas la grava punkto de disvolvo de Zhongguacun. Kaj la kerna funkcio de alt-scienc-teknikaj entreprenoj, inkluzive de antaŭaj grupoj Sitong, Xintong, Jinghai kaj Kehai, estas merkatigi kaj industriigi scienc-teknikajn rezultojn."

Post akumulado kaj plivastigado en la lastaj dekoj da jaroj la nuna Zhongguancun jam estas ŝtata demonstrejo de sendependa kreado nomata Zhongguancun-Scienca Parko. La totala enspezo de grandaj alt-nov-teknikaj entreprenoj de la parko en la unuaj 5 monatoj de 2019 atingis 2200 miliardojn da juanoj, pli multe je 12.9% ol tiu en la sama periodo de 2018. Laŭ enspeza strukturo elstariĝis la enspezo el teknika novokreado. Weng Qiwen, vicestro de la Administracio de Zhongguancun diris, ke Zhongguancun klopodas por fariĝi internacia parko.

"Zhongguancun estas pekina Zhongguancun, samtempe ni klopodas por ke ĝi estu la monda parko. La nombro de filioj kaj esploraj kaj ekspluataj centroj de tieaj entreprenoj superis mil, ankaŭ la Administracio de Zhongguancun havas 14 agentejojn respektive en Londono, Silika Valo, Tokio kaj aliaj eksterlandaj lokoj. Ni celas konstrui la parkon en la ŝlosilan punkton sur la tutgloba kreada reto."

Lastajn jarojn pro renovigado de politikoj kaj reformado de sistemo en Ĉinio aperis amaso da entreprenoj en la parko, kiuj posedas plej progresintajn teknikojn. En la centro pri renovigo de teknikoj en Zhongguancun estas freŝaj produktaĵoj faritaj el progresintaj teknikoj, kiel artefarita inteligenta ĉipo, roboto por fari ortopedian operacion kaj proksima parola distinga sistemo…ĝenerala direktoro pri publikaj aferoj de kompanio Xinshijie s-ino Zhang Rong konigis novan produktaĵon, dirante, ke la tekniko, uzata por fari la produktaĵon, perfekte kombinis novajn materialojn de nanometraj kristalaj korpoj kaj impreseblajn elementojn, kaj tiel sukcese faris moveblan mikroĉipon de spektrosensoro. Ŝi diris:

"Vaste uzeblas spektro, ekzemple sur la kampoj de industrio, agrikulturo, kuracado kaj milito. Nun ni sukcese uzis la novan teknikon en polucio-ellasan retrospuran mekanismon por akvprotekto."

Nun en Zhongguncun jam formiĝis 6 industriaj amasiĝoj, inkluzive de la amasiĝo de novgeneraciaj informadikaj teknikoj, la amasiĝo de moderna trafiko, la amasiĝo de energioŝparado kaj mediprotektado. Inter ili la skalo de industrioj de novgeneraciaj informadikaj teknikoj superis 2000 miliardojn da juanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin