Usono volas rekomenci intertraktadon kun afgana Talibano

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:16:59     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano estas ĉesigita por nun, kaj Usono esperas, ke ĝi estos rekomencita.

Pompeo diris tion en intervjuo kun la novaĵ-kanalo Fox. Li diris, ke la usona registaro jam revokis sian specialan reprezentanton pri repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad por aranĝi sekvan paŝon.

Responde al la demando, ĉu la intertraktado estos haltigita sen fiksa templimo, Pompeo diris, ke li esperas, ke la intertraktado estos rekomencita, tamen tio dependas de Talibano. Li aldonis, ke Talibano bezonas promesi, ke ili povas plenumi postulojn de la usona flanko.

Usona prezidento Donald Trumpo diris sabate vespere en socia retejo, ke pro tio, ke Talibano efektivigis atakon en Kabulo, kiu mortigis 12 homojn, inkluzive de unu usona soldato, li nuligis la planitan dimanĉan sekretan kunvenon kun talibana gvidanto kaj afgana prezidento kaj ordonis ĉesigi la intertraktadon inter Usono kaj Talibano.

Proparolanto de Talibano Zabihullah Mujahid publikigis deklaron per la socia komunikilo Twitter, dirante, ke la nuligo de intertraktado difektis la fidindecon de Usono, kaj usonanaoj suferos pli da perdoj ol iu ajn alia. Li aldonis, ke Talibano kredas, ke Usono fine revenos al la tablo de intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin