Landoj komencis ekspedi siajn varojn por 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:19:50     Redaktoro:Yu

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. Ĉi-jare Italio partoprenos en la ekspozicio kiel honora gasto, kaj ĝi jam komencis martransporti eksponotajn varojn al Ŝanhajo.

Sabate posttagmeze kontenero entenanta panojn kun iatala gusto estis metita sur la ĉinan ŝipon Yinhe al Ŝangajo. Samtempe ekspeditaj varoj inkluzivas kosmetikaĵojn, sanigajn manĝaĵojn kaj ruĝan vinon. Laŭ plano ili atingos Ŝanhajon en la 10a de oktobro.

Liveranto de loĝistika servo por la ekspozicio faris sufiĉan preparon por certigi sekuran atingon de eksponotaj varoj el diversaj partoj de la mondo.

Ĉeĥio transportis siajn varojn, inkluzive de kristalo kaj manĝaĵoj, unue per trajno al la germana urbo Hamburgo, kaj poste ili estis transigitaj al ŝipo al Ŝanhajo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin