Oficialulo: Afganio okazigos prezidentan elekton en planita tempo

(GMT+08:00) 2019-09-09 14:24:51     Redaktoro:Yu

Laŭ plano, Afganio okazigos prezidentan elekton en la 28a de septembro, sed pro grava ŝanĝiĝo de situacio en la lando, estis famoj, ke Afganio prokrastos la prezidentan elekton. Direktoro pri internaciaj rilatoj kaj regiona kunlaboro en la Afgana Nacia Konsilio, Aref Dostyar, diris en ekskluziva intervjuo de Ĉina Radio Internacia, ke Afganio ne povas prokrasti la prezidentan elekton. Li urĝis la grupon Talibano demeti armilojn kaj rapide aliĝi al la paca kaj repaciga procezo de la lando.

Ekde septembro la situacio en Afganio fariĝis pli kompleksa. Speciala reprezentanto de la usona registaro pri repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad kaj reprezentanto de Talibano deklaris, ke ili atingis projekton de interkonsento pri paco de Afganio. Sed la projekto ne povas esti aprobita de usona prezidento Donald Trump. Samtempe, Talibano ne volis komenci rektan dialogon kun la afgana registaro, sed vokis la afganan popolon bojkoti la venontan prezidentan elekton. La ekstera mondo konjektis, ke la nuna situacio en la lando influos la planitan prezidentan elekton.

Dostyar diris al raportistoj, ke la elekto estos okazigita en planita tempo. Afganio estas preta en la kampoj de sekureco kaj politiko. Li aldonis, ke eble estos eventualaj defioj, tamen tiaj defioj ekzistas jam de longa tempo, kaj la afgana registaro promesis okazigi la elekton en planita tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin