Novaĵoj (Septembro 09)

(GMT+08:00) 2019-09-09 15:32:22     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi gratulas Kim okaze de datreveno de la fondiĝo de la KDPR;okazis provludo de celebroj de la 70-jara jubileo de la Ĉina Popola Respubliko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, okaze de la 71a datreveno de la fondiĝo de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris en la mesaĝo, ke nome de la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimas varman gratulon kaj sincerajn dezirojn al kamarado prezidanto kaj la Korea Laborista Partio, la registaro kaj popolo de la Korea Demokratia Popola Respubliko okaze de la 71a datreveno de la fondiĝo de la Demokratia Popola Respubliko. Li diris, ke en la pasintaj 71 jaroj, sub la gvidado de la Korea Laborista Partio, la popolo de la lando senĉese antaŭenpuŝis revolucion kaj konstruadon de socialismo, kaj li kredas, ke sub la kondukado de la Korea Laborista Partio gvidata de kamarado prezidanto, la lando certe atingos pli grandan sukceson de la socialisma afero.

Laŭ la gazetara centro pri celebroj de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, de sabate nokte ĝis dimanĉe frumatene okazis komuna provludo de la celebroj en la regiono de la placo Tian'anmen, kaj proksimume 90 000 homoj aliĝis al la provludo aŭ subtenaj laboroj.

La centra banko diris, ke Ĉinio emisios kompleton da moneroj ekde la 10a de septembro por memorfesti la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).

La Ĉina Popola Banko diris en sia retpaĝaro, ke la kompleto inkluzivas du orajn, kvar arĝentajn kaj unu kupran monerojn, kaj ĉiu estas laŭleĝa valuto. La centra banko diris, ke unu el la oraj moneroj, kun diametro de 60 milimetroj, enhavas 150 gramojn da oro kaj havas nominalan valoron de 2 000 juanoj (ĉirkaŭ 281,29 usonaj dolaroj), kaj la alia ora monero, kun diametro de 22 milimetroj, enhavas 8 gramojn da oro kaj havas valoron de 100 juanoj.

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo. Ĉi-jare Italio partoprenos en la ekspozicio kiel honora gasto, kaj ĝi jam komencis martransporti eksponotajn varojn al Ŝanhajo.

Sabate posttagmeze kontenero entenanta panojn kun itala gusto estis metita sur la ĉinan ŝipon Yinhe al Ŝangajo. Samtempe ekspeditaj varoj inkluzivas kosmetikaĵojn, sanigajn manĝaĵojn kaj ruĝan vinon. Laŭ plano ili atingos Ŝanhajon en la 10a de oktobro.

Ĉeĥio transportis siajn varojn, inkluzive de kristalo kaj manĝaĵoj, unue per trajno al la germana urbo Hamburgo, kaj poste ili estis transigitaj al ŝipo al Ŝanhajo.

Donitaĵoj publikigitaj de la Ĝenerala Dogana Administracio montris, ke en la unuaj 8 monatoj de la kuranta jaro, la totala kvanto de eksportado de ĉinaj privataj entreprenoj kalkuliĝis al 8,49 duilionoj da juanoj, kreskante je 11,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko estis pli rapida je 7,6 procentpunktoj ol tiu de la eksterlanda komerco de la lando. Privataj entreprenoj fariĝis la plej grava parto de la ĉina eksterlanda komerco anstataŭ fremdlandaj firmaoj en Ĉinio.

Dimanĉe en Islamabado pakistana prezidento Arif Alvi renkontiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Alvi petis Wang transdoni lian saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Pakistano rigardas Ĉinion kiel la plej fidindan amikon kaj kore dankas Ĉinion pro la longtempaj kaj malegoismaj subteno kaj helpo en diversaj kampoj. Pakistano deziras al Ĉinio senĉese akiri novan progreson pri disvolvado kaj nacia konstruado. Pakistano oponas ĉiujn intencojn, kiuj celas izoli Ĉinion kaj malhelpi ĝian disvolvadon, kaj la intencoj certe malsukcesos. Pakistano gratulas Ĉinion pro ĝia granda atingo post la fondiĝo de la popola respubliko, kaj volas profundigi kontraŭterorisman kunlaboron kun Ĉinio por kune batali kontraŭ Orient-Turkestana Movado kaj aliaj teroristaj fortoj kaj protekti sekurecon de ĉinaj civitanoj kaj projektoj en Pakistano.

Wang transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi al Alvi kaj diris, ke en la pasinta jaro, la tutvetera strategia kunlabora partnereco de la du landoj sub la gvidado de la dulandaj gvidantoj forte disvolviĝis. Ĉinio volas labori kun Pakistano por konstrui pli striktan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano estas ĉesigita por nun, kaj Usono esperas, ke ĝi estos rekomencita.

Pompeo diris tion en intervjuo kun la novaĵ-kanalo Fox. Li diris, ke la usona registaro jam revokis sian specialan reprezentanton pri repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad por aranĝi sekvan paŝon.

Responde al la demando, ĉu la intertraktado estos haltigita sen fiksa templimo, Pompeo diris, ke li esperas, ke la intertraktado estos rekomencita, tamen tio dependas de Talibano. Li aldonis, ke Talibano bezonas promesi, ke ili povas plenumi postulojn de la usona flanko.

Usona prezidento Donald Trumpo diris sabate vespere en socia retejo, ke pro tio, ke Talibano efektivigis atakon en Kabulo, kiu mortigis 12 homojn, inkluzive de unu usona soldato, li nuligis la planitan dimanĉan sekretan kunvenon kun talibana gvidanto kaj afgana prezidento kaj ordonis ĉesigi la intertraktadon inter Usono kaj Talibano.

Proparolanto de Talibano Zabihullah Mujahid publikigis deklaron per la socia komunikilo Twitter, dirante, ke la nuligo de intertraktado difektis la fidindecon de Usono, kaj usonanoj suferos pli da perdoj ol iu ajn alia. Li aldonis, ke Talibano kredas, ke Usono fine revenos al la tablo de intertraktado.

Laŭ plano, Afganio okazigos prezidentan elekton en la 28a de septembro, sed pro grava ŝanĝiĝo de situacio en la lando, estis famoj, ke Afganio prokrastos la prezidentan elekton. Direktoro pri internaciaj rilatoj kaj regiona kunlaboro en la Afgana Nacia Konsilio, Aref Dostyar, diris en ekskluziva intervjuo de Ĉina Radio Internacia, ke Afganio ne povas prokrasti la prezidentan elekton. Li urĝis la grupon Talibano demeti armilojn kaj rapide aliĝi al la paca kaj repaciga procezo de la lando.

Ekde septembro la situacio en Afganio fariĝis pli kompleksa. Speciala reprezentanto de la usona registaro pri repacigo de Afganio Zalmay Khalilzad kaj reprezentanto de Talibano deklaris, ke ili atingis projekton de interkonsento pri paco de Afganio. Sed la projekto ne povas esti aprobita de usona prezidento Donald Trump. Samtempe, Talibano ne volis komenci rektan dialogon kun la afgana registaro, sed vokis la afganan popolon bojkoti la venontan prezidentan elekton. La ekstera mondo konjektis, ke la nuna situacio en la lando influos la planitan prezidentan elekton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin