Itala ĉinologo Claudia Pozzana

(GMT+08:00) 2019-09-24 12:44:39     Redaktoro:Ĝoja

Itala ĉinologo Claudia Pozzana

S-ino Claudia Pozzana, ĉinologia profesoro de itala Universitato Bologna, estas unu el italoj, kiuj plej frue lernis en Ĉinio post la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Italio kaj Ĉinio. Lastajn pli ol 40 jarojn ŝi sin dediĉis al studado de la ĉina kulturo kaj tradukado en la ĉina lingvo itallingve. Dek jarojn poste ŝi fintradukis kaj eldonis itala-lingvan Antologio de Li Dazhao (Li Dazhao estas ĉina fama erudiciulo, elstara proletara revoluciisto kaj unu el la ĉefaj kreintoj de la Komunista Partio de Ĉinio). Ŝi persiste disvastigis la ĉinan kulturon en Italio.

Claudia Pozzana naskiĝis en la jaro 1949, ŝi estas la samaĝulo kun la Ĉina Popola Respubliko. Intervjuate ŝi konigis la kialon elekti la fakon de la ĉina lingvo en sia universitato.

"Tiam mi jam posedis la lingvojn anglan kaj francan, mi ne volis elekti aferon, kiu enuigos min kaj estos ŝanĝita. Mi volis ĉi tian aferon, tre malfacian sed farindan por la tuta vivo. Mia elekto estas ĝusta, ĉar studado de la ĉina lingvo estas senlima. La ĉina kulturo havas vastan kaj profundan erudicion kaj inkludas ĉion, kiel literaturon, poezion, filozofion kaj historion."

En 1970 Italio kaj la nova Ĉinio oficiale establis al si la diplomatiajn rilatojn, poste laŭgrade formiĝis mekanismoj de kunlaboroj kaj kontaktoj inter la du landoj sur diversaj kampoj. En 1973 Claudia Pozzana finis sian lernadon en Universitato Venecia, en 1974 ŝi sukcese kvalifikiĝis kiel studento lerni en Ĉinio je elspezoj de la itala ŝtato. Ŝi estas unu el italoj, kiuj plej frue lernis en Ĉinio post la establo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. De 1974 ĝis 1976 ŝi sinsekve lernis en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj Pekina Universitato. En sia libera tempo ŝi vizitis pekinanojn kaj sciis statojn de diversaj flankoj de la ĉina disvolvo. La lernado estas neforgesebla por Claudia Pozzana.

"La tiama modela vendisto Zhang Binggui, kiu vendis bombonon, estas mia instruisto. Mi kaj mia edzo laboris ĉe li unu semajnon en magazeno en la strato Wangfujing, por vendi bombonon. La du fremdlandanoj faris vendon, kio allogis nombron de klientoj. Tio estas ege interesa sperto!"

Dum sia lernado en Pekina Universitato, Claudia Pozzana lernis la historion de la Komunista Partio de Ĉinio. Ŝin interesis Li Dazhao, pioniro de la ĉina komunisma movado kaj unu el fondintoj de la Komunista Partio de Ĉinio. Reveninte al Italio, ŝi studis plu teoriajn verkojn de Li en libera tempo.

"Li servis kiel direktoro de la biblioteko de Pekina Universitato kaj enkondukis multajn junajn studentojn sur la vojon de komunismo. Li ankaŭ verkis brilajn artikolojn kun profundaj enhavoj, precipe la artikolon Mia opinio pri marksismo, kiu unuafoje konigis kiel rigardi marksismon. Lia opinio estas tre inteligenta."

Leginte artikolojn de Li, Claudia Pozzana trovis sian mankon en la ĉina lingvo. En artikoloj Li uzis ĉinajn kaj klasikan skriban lingvon kaj vulgaran lingvon, kio malfaciligis ŝian komprenon. Tiam en Italio eĉ en la tuta Okcidento preskaŭ neniu alia persono faris la saman studon, Claudia Pozzana ne povis peti konsilon de iu ajn alia persono aŭ interŝanĝi opinojn. Pro tio ŝi decidis reveni al Ĉinio por altigi la lingvan kapablon. Por pagi koston de estonta lerno ŝi laboris kiel instruisto de la angla lingvo, tradukisto, eĉ nokta pord-gardanto de iu ĵurnalejo. Finfine en aŭtuno de 1980 ŝi refoje venis al Ĉinio.

"Mi sciis, ke mi devas lerni pli da scioj por altigi la lingvan kapablon. Tial aŭtune de 1980 mi revenis. Profesoroj de la instituto pri Li Dazhao sub la Akademio de Sociaj Sciencoj invitis min por komuna studado, ili rekomendis dokumentojn al mi, ankaŭ donacis al mi iliajn studajn rezultojn kaj originalojn de Li Dazhao. Poste mi komencis la tradukadon de verkoj de Li Dazhao."

Reveninte al Italio Claudia Pozzana oficiale komencis instruadon de la ĉina lingvo kaj la ĉina literaturo en Universitato Bologna. Dronante en studadon de la ĉinaj historio kaj poezio, ŝi tradukis verkojn de Li Dazhao en libera tempo. Dek jaroj pasis, fine en 1993 eldoniĝis ital-lingva Antologio de Li Dazhao, kio plenigis la mankon sur la itala ĉinologia kampo. Retrospektinte sian studadon de la ĉinologio kaj disvastigo de la ĉina kulturo en Italio lastan dekon da jaro, Claudia Pozzana diris, ke estas plej ĝojige, ke pli da italaj studentoj profunde sciis Ĉinion kaj ekzistas posteuloj, kiuj daŭrigas ŝian studadon.

"Mi studas Li Dazhao, ĉar mi elektis malfacilan vojon. Tiam en Italio neniu tradukis liajn verkojn, tial mi volis provon. La longtempa penado fine fariĝis ĝuado spirite. Studentoj, kiuj legis la ital-lingvan Antologio de Li Dazhao, skribis disertaĵojn pri Li kaj donis ilin al mi. Tio ege kontentigis min."

Nun en ĉiu dua aŭ tria jaro Claudia Pozzana venas al Ĉinio por simpozio aŭ vizito al malnovaj amikoj. Nun Claudia Pozzana aĝas preskaŭ 70 jarojn. Ŝi spertis kaj atestis grandajn ŝanĝiĝojn de la nova Ĉinio. Ŝi diris, ke estonte ŝi daŭre sciigos pli da italoj pri tio, kion ŝi spertis, vidis kaj sentis en Ĉinio, kaj daŭre rakontos pri Ĉinio.

"Mi volas ordigi miajn fotojn pri Ĉinio, kolektitajn en la lastaj pli ol 40 jaroj, eble mi okazigos fotoekspozicion aŭ eldonos fotolibron, kie mi aldonos komentojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin