Trump: Mortis intertraktado inter Usono kaj afgana Talibano

(GMT+08:00) 2019-09-10 13:50:49     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke jam mortis la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano.

Trump diris tion al raportistoj posttagmeze en la Blanka Domo. Responde al la demando, kiam Usono retiros siajn trupojn el Afganio, li diris, ke la usonaj trupoj sin retiros el Afganio en taŭga tempo.

Trump diris en la socia retejo Twitter en la 7a de septembro, ke li planis sekrete renkontiĝi kun reprezentanto de Talibano kaj afgana prezidento aparte en la kampadejo David en la 8a de septembro, tamen li nuligis la renkontiĝojn pro la atako en Kabulo, kiu mortigis 12 homojn, inkluzive de usona soldato. Li diris, ke li ordonis haltigi la intertraktadon.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe, ke la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano estas ĉesigita por nun, kaj Usono esperas, ke ĝi estos rekomencita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin