IAEA: Irano jam instalis novajn centrifugilojn

(GMT+08:00) 2019-09-10 13:55:39     Redaktoro:Yu

La Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) lunde publikigis deklaron, konfirmante, ke Irano jam instalis novajn centrifugilojn, plu trarompante limigojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento.

Irano anoncis en la 7a de septembro, ke ĝi komencis progresintajn centrifugilojn por pliigi la rezervon de riĉigita uranio kiel novajn rimedojn de la tria fazo en haltigo de plenumo de la nuklea interkonsento. Antaŭ tio Irano jam trarompis la nukleajn limigojn en du fazoj, kiuj tuŝas la rezervojn de riĉigita uranio kaj peza akvo kaj la abundecon de riĉigita uranio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin