Novaĵoj (Septembro 10)

(GMT+08:00) 2019-09-10 16:38:18     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi salutis ĉiujn instruistojn kaj edukistojn okaze de Instruista Tago; Ĉinio kaj Germanio atingis gravan konsenton en almenaŭ tri kampoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde, okaze de la ĉina Instruista Tago, en la Granda Popola Halo en Pekino okazis kunveno por honori progresintajn grupojn kaj individuojn el la tutlanda eduka sistemo. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ili, esprimante varman gratulon al ili kaj festan saluton al ĉiuj instruistoj kaj edukistoj de la tuta lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, varme manpremis kun tiuj reprezentantoj kaj sincere interparolis kun ili.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en Pekino, ke Ĉinio kaj Germanio ambaŭ estas kontentaj pri rezultoj de la vizito de germana ĉefministro Angela Merkel, kaj la ĉina flanko volas labori kun la germana flanko por ke la du landoj estu strategiaj partneroj de dialogo sur egala nivelo, reciprokprofita kunlaboro, interŝanĝo kaj reciproka lernado por profitigi la du popolojn.

Hua faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Ŝi diris, ke unue, ambaŭ flankoj montris sian respondecon pri subteno de multflankeco kaj libera komerco; due, ambaŭ promesis persisti en malfermo kaj inkluzivo kaj grandigi dudirektan merkatan malfermon; kaj trie, ili refoje konfirmis, ke la du landoj profundigos reciprokprofitan kunlaboron. La du flankoj kredis, ke kunlaboro inter la du landoj en novenergiaj veturiloj, inteligenta fabrikado, ciferecigo kaj la kvina-generacia telekomunika reto havas vastajn perspektivojn.

La 42a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN inaŭguriĝis lunde en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Dum la sesio, la Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj organizis flankan kunvenon kun la temo "70-jara progreso de nova Ĉinio en homaj rajtoj", amplekse montrante atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj.

Wu Leifen, ĝenerala vicsekretario de la Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj prezidis la kunvenon. Ŝi diris, ke en la pasintaj 70 jaroj post la fondiĝo de la popola respubliko, Ĉinio fokusiĝis al akcelo kaj protekto de homaj rajtoj, kombinante ĝeneralan principon de homaj rajtoj kun siaj praktikoj, kio helpis al la lando atingi rimarkindan historian sukceson en la afero de homaj rajtoj kaj krei senprecedencan miraklon en disvolvado de homaj rajtoj.

Michelle Bachelet, alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj diris, ke ŝi estas maltrankvila pri pli da perfortaĵoj dum protestoj en Honkongo kaj vokis la protestantojn pace agi laŭ la leĝo.

Bachelet faris la rimarkojn en la 42a kunveno de la Homrajta Konsilio de la UN en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Ŝi diris, ke multaj protestantoj agis pace kaj laŭleĝe, tamen ŝi fariĝas pli maltrankvila pri pli kaj pli multaj perfortaĵoj lastatempe dum protestoj. Ŝi vokis tiujn protestantojn preni pacan kaj laŭleĝan manieron, instigis ĉefadministranton de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sin dediĉi al dialogo kun honkongaj civitanoj, kaj urĝis la civitanojn kapti la okazon fari pacan kaj konstrueman dialogon kun la registaro.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke jam mortis la intertraktado inter Usono kaj la afgana grupo Talibano.

Trump diris tion al raportistoj posttagmeze en la Blanka Domo. Responde al la demando, kiam Usono retiros siajn trupojn el Afganio, li diris, ke la usonaj trupoj sin retiros el Afganio en taŭga tempo.

Trump diris en la socia retejo Twitter en la 7a de septembro, ke li planis sekrete renkontiĝi kun reprezentanto de Talibano kaj afgana prezidento aparte en la kampadejo David en la 8a de septembro, tamen li nuligis la renkontiĝojn pro la atako en Kabulo, kiu mortigis 12 homojn, inkluzive de usona soldato. Li diris, ke li ordonis haltigi la intertraktadon.

Marde frumatene, la Malsupera Ĉambro de la brita parlamento refoje malakceptis la mocion proponitan de ĉefministro Boris Johnson pri fruigo de ĝenerala elekto en la 15a de oktobro. Poste la parlamento komencis la kvin-semajnan paŭzon.

Johnson proponis mocion pri fruigo de ĝenerala elekto en vespero de la 4a de septembro post kiam la Malsupera Ĉambro adoptis la leĝprojekton, kiu celas malebligi seninterkonsentan foriron de Britio el la Eŭropa Unio, tamen ĝi ne povis esti adoptita.

Johnson diris marde frumatene post publikigo de la rezulto de voĉdono, ke la registaro klopodos por atingi interkonsenton kun la EU dum la paŭzo de la parlamento kaj ankaŭ estas preta por foriro sen interkonsento. Li akcentis, ke li neniel petos la EU refoje prokrasti la retiron de Britio el la unio.

Jeremy Corbyn, estro de la opozicia Labor-Partio, diris, ke lia partio ne povas fali en la kaptilon de ĉefministro. Li diris, ke Johnson paŭzigis la parlamenton nur por eviti ĝian demandadon. Li aldonis, ke la Labor-Partio esperas okazigi ĝeneralan elekton, tamen ĝi ne volas vidi, ke Britio riskos katastrofon de seninterkonsenta foriro el la EU por la elekto.

La Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA) lunde publikigis deklaron, konfirmante, ke Irano jam instalis novajn centrifugilojn, plu trarompante limigojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento.

Irano anoncis en la 7a de septembro, ke ĝi komencis progresintajn centrifugilojn por pliigi la rezervon de riĉigita uranio kiel novajn rimedojn de la tria fazo en haltigo de plenumo de la nuklea interkonsento. Antaŭ tio Irano jam trarompis la nukleajn limigojn en du fazoj, kiuj tuŝas la rezervojn de riĉigita uranio kaj peza akvo kaj la abundecon de riĉigita uranio.

Ekonomiaj ministroj el la 10-membra Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio lunde kunvenis en Bangkoko. La asocio reasertis plifortigon de siaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kun Ĉinio, aprezis la subtenon de Ĉinio al ĝiaj klopodoj por interligo kaj integriĝo, kaj esprimis volon akordigi sian planon pri interligo kun la iniciato Zono kaj Vojo.

Laŭ la gazetara deklaro publikigita post la kunveno, ekonomiaj ministroj aŭ iliaj reprezentantoj de la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio reasertis siajn promesojn pri plifortigo de komercaj kaj ekonomiaj rilatoj inter la du flankoj.

La deklaro diris, ke la ministroj bonvenigas kontinuan kreskon de varkomerco inter Ĉinio kaj la asocio. Ekde 2009 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de la asocio. Laŭ donitaĵoj de la asocio, en 2018, la sumo de varkomerco inter la asocio kaj Ĉinio atingis 479,4 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 17,1% de la totala varkomerco de la asocio. Donitaĵoj de la du flankoj montris, ke, anstataŭ Usono, la asocio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio en la unua duono de 2019. En la lasta jaro, Ĉinio rekte investis 10,2 miliardojn da usonaj dolaroj en la asocio, fariĝante la tria plej granda fonto de fremdlanda rekta investo por la asocio inter la dialogaj partneroj de la asocio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin