Direktoro de ĈKG respektive renkontiĝis kun direktoro de Reuters kaj vicdirektoro de AP

(GMT+08:00) 2019-09-11 13:30:36     Redaktoro:Shanshan
Direktoro de ĈKG respektive renkontiĝis kun direktoro de Reuters kaj vicdirektoro de AP

Marde en Pekino, Shen Haixiong vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) respektive renkontiĝis kun Friedenberg, direktoro de la novaĵ-agentejo Reuters kaj Brad, vicdirektoro de la novaĵ-agentejo Associated Press.

Renkontiĝante kun Friedenberg, Shen diris, ke Reuters estas internacia famkonata kaj grava komunikilo. Novaĵoj de Reuters pri financo kaj aliaj ĉiam ludas gvidan rolon. Li diris, ke vero, objektivo kaj justeco estas bazaj principoj de Ĉina Komunikila Grupo dum raportado. ĈKG volas fortigi kunlaboron kun Reuters en interŝanĝo de novaĵoj, financaj informoj kaj raportado pri gravaj aferoj por gvidi internacian publikopinion per justa kaj aŭtoritata voĉo.

Friedenberg tute konsentis la opinion de Shen. Li montris, ke Reuters ĉiam alte atentas objektivon, veron kaj justecon de novaĵoj kaj informoj, atribuas gravecon al la ĉina merkato kaj volas disvolvi kunlaborajn rilatojn kun ĈKG.

Renkontiĝante kun Brad, Shen diris, ke ĈKG faris rimarkindan kunlaboron kun AP pri konstruado de ĵurnalistaj stacioj, multlingva internacia raportado kaj konstruado de internacia komunika retejo. En la estonteco ĈKG daŭre pliprofundigos kunlaboron kaj interŝanĝon kun AP kaj akcelos komunan gajnon.

Brad diris, ke AP admiras nekredeblan disvolviĝon de ĈKG post reformado. AP rigardas ĈKG kiel partneron, amikon, sed ne gaston aŭ konkuranton. AP subtenas ĈKG publikigi objektivan, justan kaj ĉef-fluan voĉon en la internacia komunumo.

La renkontiĝojn ĉeestis ankaŭ koncernaj respondeculoj de ĈKG Hu Bangsheng, Xue Jijun, Jiang Wenbo, kaj respondeculoj de oficejo de ĈKG, buroo pri internacia interŝanĝo kaj Ĉina Internacia Televida Kompanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin