Komisarejo de ĉina ministerio de eksterlandaj aferoj en Honkongo refutis rimarkojn de iuj usonaj politikistoj

(GMT+08:00) 2019-09-11 13:39:11     Redaktoro:Yu

Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono marde rifuzis la rimarkojn de iuj usonaj politikistoj pri lastatempaj okazaĵoj en Honkongo, dirante, ke ili estas nelogikaj.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke la komisarejo esprimas fortan malaprobon kaj firman oponon kontraŭ la ignoro de koncernataj usonaj politikistoj al faktoj kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj kontraŭ ilia serioza interveno en la enlandajn aferojn de Ĉinio.

La proparolanto atentigis, ke Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj la principo "unu lando, du sistemoj", "honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj alta aŭtonomeco estas plene efektivigataj en Honkongo de post ĝia reveno al la patrujo. La rajtoj kaj liberecoj de la honkonganoj estas plene garantiitaj laŭ leĝo, kio estas fakto agnoskita de iu ajn, kiu vidas la aferon sen antaŭjuĝo.

La proparolanto emfazis, ke oni devas distingi la esprimadon de petoj per pacaj manifestacioj kaj kunvenoj de perfortaj krimoj kaj agoj, kiuj defias la bazlinion de "unu lando, du sistemoj", kaj ĉi-lastaj devas esti batitaj laŭ leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin