Ĉina ĉefministro interŝanĝis opiniojn kun usonaj entreprenistoj pri komerco

(GMT+08:00) 2019-09-11 13:52:58     Redaktoro:Yu

Ĉefministro Li Keqiang marde renkontiĝis kun usona delegacio vizitanta Ĉinion por dialogo kun ĉinaj entreprenistoj kaj interŝanĝis opiniojn kun ili pri ĉina-usonaj komercaj rilatoj.

La delegacio konsistas el usonaj komercaj entreprenistoj kaj kelkaj iamaj altrangaj oficialuloj.

Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Usono. Dum la pasintaj 40 jaroj, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj senĉese disvolviĝis antaŭen kun kungajnaj rezultoj. Li emfazis la gravecon de vastaj komunaj interesoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj samtempe sugestis, ke ambaŭ flankoj, konforme al konsento atingita de la du ŝtatestroj, devas sekvi principojn de egaleco kaj reciproka respekto, serĉi komunan punkton kaj daŭre esplorserĉi metodojn akceptitajn de ambaŭ flankoj por solvi malkonsentojn.

Ĉinio malfermiĝos nur pli vaste al la ekstera mondo kaj klopodos krei merkat-orientitan leĝbazitan internacian komercan medion, en kiu enlandaj kaj eksterlandaj entreprenoj estas traktataj egale kaj al protekto de intelekta proprieto estas donita prioritato.

Li diris, ke Ĉinio plene liberigis sian manufakturan sektoron kaj akcelis la malfermon de sia serva sektoro. Ĉinio havas vastan merkaton, kaj bonvenigas entreprenojn de ĉiuj landoj, inkluzive de tiuj de Usono, pligrandigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaboron kun Ĉinio kaj atingi reciprokprofitajn rezultojn.

La usonaj entreprenistoj diris, ke usonaj kompanioj, inspiritaj de la novaj rimedoj prenitaj de Ĉinio por malfermo, rigardas la nunajn usona-ĉinajn komercajn konfliktojn el longtempa perspektivo, kaj oponas agojn por malfortigo de ekonomiaj rilatoj kun Ĉinio kaj ekonomian malkupliĝon inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin