Kunveno de ekonomiaj ministroj de ASOAL, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio emfazis protekton de multflankeco

(GMT+08:00) 2019-09-11 13:55:14     Redaktoro:Yu

Marde en la taja ĉefurbo Bangkoko okazis la 22a kunveno de ekonomiaj ministroj de la 10-membra Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. La kunveno emfazis protekton de multflankeco, reasertis intensigon de regiona ekonomiA integreco kaj promesis plenforte antaŭenigi la intertraktadojn pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco.

Komuna deklaro publikigita post la kunveno akcentis, ke persisti en multflankeco kaj regionismo estas grava por konservo de paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo.

La deklaro diris, ke en la regiono de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj la fremdlanda rekta investo el Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio atingis 37,9 miliardojn da usonaj dolaroj en 2018. La sumo okupis 24,5% de la totala fremdlanda rekta investo en la regiono, kreskante je 9,9% kompare kun la antaŭa jaro. La deklaro opiniis, ke la komerco de la asocio kun la tri landoj daŭre kreskis, tamen la tutmonda ekonomio malrapidiĝis ĝenerale. Pro la leviĝo de komerca protektismo kaj anti-tutmondiĝa sento, la monda ekonomio alfrontas pli da riskoj kaj necerteco.

La ministroj reasertis, ke ili klopodos protekti malferman, inkluzivan, travideblan kaj ne-diskriminacian multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin