Ĉina vicĉefministro renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de Citigroup

(GMT+08:00) 2019-09-11 13:56:42     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, ĉina vicĉefministro Liu He renkontiĝis kun Michael Corbat, ĝenerala direktoro de la usona banko Citigroup laŭ peto de la lasta.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio firme oponas la komercan militon, ĉar tio ne konformas al interesoj de Ĉinio kaj Usono kaj ankaŭ la tuta mondo. Liu diris, ke la du ekonomioj estas alte komplementaj kaj profunde interligitaj, kaj li esperas, ke la usona komerca komunumo ludos aktivan rolon por disvolvi stabilajn kaj kunlaborajn duflanklajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn.

Corbat diris, ke Citigroup ĉiam subtenas ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon, kaj donas grandan gravecon al la ĉina merkato. Li esperis, ke la komerca intertraktado inter Usono kaj Ĉinio faros pozitivan progreson kaj atingos interkonsenton kiel eble plej frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin